1 00:00:00,000 --> 00:00:11,910 FABELO PRI CARO SALTANO Elrusigis N. M. Fedotov 2 00:00:47,160 --> 00:00:49,790 Studio Sojuzmultfilm 1943 3 00:01:47,800 --> 00:01:51,880 Ĉe fenestro tri fraŭlinoj tardvespere spinis linon. 4 00:02:13,570 --> 00:02:16,191 Se mi estus caredzin', 5 00:02:16,500 --> 00:02:23,026 Farus mi por mond' baptita Tuj festenon plej solidan. 6 00:02:30,810 --> 00:02:33,257 Kaj se iĝus mi carin', 7 00:02:33,440 --> 00:02:38,804 Por la tuta mond' en solo Teksus multe mi da tolo. 8 00:02:48,720 --> 00:02:52,506 Se estiĝus mi carino, 9 00:02:52,990 --> 00:02:58,955 Naskus mi al car'-patron' Prodon por la glora tron'. 10 00:03:20,060 --> 00:03:23,875 Nu, saluton, belulino. 11 00:03:28,560 --> 00:03:31,555 Iĝu carino: 12 00:03:31,920 --> 00:03:37,315 Do naskiĝu l' promesat' En... 13 00:03:38,920 --> 00:03:43,595 ...septembro la monat'. Kaj vi ambaŭ, karulinoj, 14 00:03:43,690 --> 00:03:48,410 Levu vin de viaj spinoj, Akompanu nepre min 15 00:03:48,700 --> 00:03:52,440 Kun fratino — la carin'. 16 00:03:52,640 --> 00:03:58,906 Unu servu por kuiro, Dua teksu laŭ deziro! 17 00:05:33,660 --> 00:05:45,330 Jen milita venis plag'. Sur ĉevalo brave side, Al l' edzino lastavide Car' ordonis gardi sin, Se ŝi vere amas lin. 18 00:06:10,870 --> 00:06:18,830 Dum Saltan' batalas fore Longan tempon kruelkore, Dio donas al carin' Filon grandan je arŝin'. 19 00:06:35,610 --> 00:06:40,906 Ŝi al car' per kurier' Sendas ĝojon en leter'. 20 00:06:44,370 --> 00:06:49,450 La fratinoj, pro envio, Kun la svatistin' en trio Kurieron ruzhaltigas... 21 00:06:56,770 --> 00:07:02,608 Jam naskiĝis de l' carin' Ĉu fileto, ĉu filin'... 22 00:07:51,820 --> 00:08:00,400 "Jam naskiĝis de l' carin' Ĉu fileto, ĉu filin': 23 00:08:01,250 --> 00:08:09,240 Nek musido kaj nek rato, — Monstra besto-nekonato." 24 00:08:25,330 --> 00:08:31,370 Caro volis en kolero Pendumigi kurieron. Sed pensinte pri l' afer', Lin resendis kun paper': 25 00:08:34,280 --> 00:08:39,320 Ĝis reven' atendu reĝon Por decido lia leĝa. 26 00:08:47,460 --> 00:08:53,635 Nek musido kaj nek rato, — Monstra besto-nekonato... 27 00:09:13,540 --> 00:09:19,600 Sed fratinduop' malice Kun la svatistin' samvice Tuj drinkigas lin ĝis sven' Kaj prirabas, do, sen pen'... 28 00:09:49,160 --> 00:09:56,640 "Ĝis reven' atendu reĝon..." 29 00:10:14,960 --> 00:10:18,960 En malplenan sakon lian Ŝovas skribon la alian. 30 00:10:35,590 --> 00:10:44,020 "Car' ordonas al bojaroj Tuj, sen vana temp-malŝparo, 31 00:10:44,780 --> 00:10:54,160 Kaŝe inon kun la id' Ĵeti maren sen hezit'." 32 00:11:47,040 --> 00:11:54,440 La ĉiel' brilstela lumas, Blua mar' per ondoj bruas, Nubo iras laŭ ĉiel', Flosas mare la barel'. 33 00:12:18,760 --> 00:12:23,680 Tie kreskas kun trankvil' ĉiuhore ŝia fil'. 34 00:12:48,942 --> 00:12:54,600 Ho, ludema mia ond'! Regas vi en mara mond', 35 00:12:55,170 --> 00:13:02,008 Nin ne lasu al marfundo Kaj al seka ĵetu grundo! 36 00:13:17,790 --> 00:13:22,186 Ĉi tie pordon Kiel fari sen topor'? 37 00:13:30,580 --> 00:13:34,946 Manĝo bona, Tamen, jam por ni bezona. 38 00:14:14,940 --> 00:14:21,617 Vi, carido, mia savo, Min defendis vi kun bravo, 39 00:14:22,060 --> 00:14:28,106 Vi ja ne pro cigno pafis, Sed de mort' knabinon savis; 40 00:14:28,320 --> 00:14:33,435 Ne vulturon vundis sag' — La sorĉiston trafis plag'. 41 00:14:33,830 --> 00:14:40,915 Mi forgesos vin neniam. Povos trovi min vi ĉiam. 42 00:15:23,120 --> 00:15:28,653 Tio ja ne estas fin': Amuziĝas la cignin'. 43 00:15:43,600 --> 00:15:53,280 Li ekregis sur la tron' Sub la nomo princ' Gvidon'. 44 00:16:01,580 --> 00:16:12,660 La ŝipanoj tre miregas Kaj tumulte surferdekas. Sur konata la insul' Jen miraklo por okul'. 45 00:16:23,400 --> 00:16:29,760 Kajon ŝipanar' surtretas, Princ' Gvidon' ĝin gasti petas. Li manĝigas kaj trinkigas, Kaj demandi ĝin instigas: 46 00:16:42,840 --> 00:16:47,800 Kion, gastoj, vi negocas, Kaj nun kien plu vi flosas? 47 00:16:48,020 --> 00:16:50,500 Ni veturis tra l' tutmond' 48 00:16:50,710 --> 00:16:54,220 Kaj negocis ni per feloj De arĝenta vulp', zibeloj; 49 00:16:54,330 --> 00:16:59,702 Nun alvenis la moment' Por vojaĝ' al orient', 50 00:17:00,170 --> 00:17:06,151 Preter la insul' Bujano Al la glora car' Saltano... 51 00:17:12,040 --> 00:17:14,410 Estu bona la vetur' 52 00:17:14,620 --> 00:17:19,410 Tra la maro-oceano Al la fama car' Saltano 53 00:17:20,080 --> 00:17:22,820 Kun salut' en mia nom'. 54 00:17:32,920 --> 00:17:39,817 Bonan tagon, princo bela! Kial estas vi malhela? 55 00:17:40,260 --> 00:17:42,510 Kio do ĉagrenas vin? 56 00:17:42,810 --> 00:17:46,200 Trist'-angoro Min suĉadas ĉe la koro, 57 00:17:46,480 --> 00:17:52,497 Kaj formanĝas min sopir': Vidi patron — jen dezir'. 58 00:17:54,630 --> 00:17:56,910 Jen amaro! 59 00:17:57,160 --> 00:18:02,991 Sed ĉu volas vi trans maro Flugi post la ŝipo tuj? 60 00:18:03,360 --> 00:18:07,711 Transformiĝu, princ', je kul'! 61 00:18:56,160 --> 00:19:01,968 Hoj vi, gastoj-sinjorar', Kien iris vi tra mar'? 62 00:19:02,270 --> 00:19:08,791 Kiom bonas viv' postmara? Kaj en mondo kio — rara? 63 00:19:09,410 --> 00:19:12,320 Ni veturis tra l' tutmond'. 64 00:19:12,520 --> 00:19:18,830 Ne malbonas viv' trans maro, Kaj en mond' — jen kia raro. 65 00:19:18,970 --> 00:19:25,080 Kuŝis ŝtoninsul' en l' mar' Sen haven' kaj loĝantar', 66 00:19:25,310 --> 00:19:32,093 Nur — eben', malplena loko: Sole kverk' — sur kruta roko. 67 00:19:32,220 --> 00:19:37,262 Staras nun sur tiu spac' Nova urbo kun palac', 68 00:19:37,480 --> 00:19:42,435 Kun orkapaj temploj belaj, Kun ĝardenoj ĉekastelaj. 69 00:19:42,540 --> 00:19:49,410 Princas tie sur la tron' Salutanta vin Gvidon'. 70 00:19:52,160 --> 00:19:55,155 Se plu vivos mi, 71 00:19:55,820 --> 00:20:00,600 Gastos sur raraĵ-insul' Ĉe Gvidono kun plezur'. 72 00:20:02,140 --> 00:20:08,191 Vere, mirindaĵo rara, — Urbo ĉe la marosin'! 73 00:20:08,528 --> 00:20:15,524 Jen miraklo de l' naturo: Loĝas sub pice' sciuro 74 00:20:15,570 --> 00:20:21,475 Kaj kantante por plezur' Fendas nuksojn la sciur'. 75 00:20:25,710 --> 00:20:30,660 Sed la nuksoj ja — juveloj: Oraj estas ĉiuj ŝeloj, 76 00:20:30,770 --> 00:20:37,235 Kaj smeraldoj — la kernar'; Tio estas vera rar'. 77 00:20:52,800 --> 00:20:58,520 Kaj al dekstra la okul' De l' onklino pikis kul'. 78 00:21:00,800 --> 00:21:05,213 Ci, kulaĉ', damnita besto! Batu ĝin!.. 79 00:21:18,448 --> 00:21:24,951 Logas min mirinda rar'. Aŭdis mi, ke en arbar' 80 00:21:25,270 --> 00:21:30,275 Estas sub pice' — sciuro... 81 00:21:32,530 --> 00:21:38,533 Scias mi pri la sciur', Sed sufiĉas jam, karul'! 82 00:21:38,740 --> 00:21:44,933 Ne malgaju; amikece Servos vin kun ĝoj' mi dece. 83 00:21:55,050 --> 00:22:04,510 ♪En ĝardeno fruktlegoma fraŭlin' promenis. Ŝi malatlas en staturo, rondas en vizaĝo.♪ 84 00:22:09,470 --> 00:22:14,022 Dankon pro mirakl'. Brave, ho, cignino! 85 00:22:14,200 --> 00:22:23,560 Laŭ la maro vento blovas Kaj ŝipeton foren movas Tra la ondoj al fincel' Sub levita blanka vel'. 86 00:22:48,320 --> 00:22:52,640 Kaj aspergis ree lin Tuj abunde la cignin': Princ' momente iĝis muŝo. 87 00:23:06,400 --> 00:23:11,540 Kuŝas sur la mar' insul', Sur insulo — urb'-grandul'. 88 00:23:12,000 --> 00:23:17,466 Sub piceo ĉe palac' — Dom' kristala sur la plac'; 89 00:23:17,620 --> 00:23:23,128 Kaj en gi sciur' dresita — Kia talentulo sprita! 90 00:23:23,280 --> 00:23:28,693 Kun kantado por plezur' Fendas nuksojn la sciur'. 91 00:23:29,230 --> 00:23:34,730 Kaj la nuksoj ja — juveloj: Oraj estas ĉiuj ŝeloj, 92 00:23:34,950 --> 00:23:38,260 Ene — kernoj el smerald'. 93 00:23:38,850 --> 00:23:44,250 En palac', ne en kaban', Loĝas ĉiu ajn urban'. 94 00:23:44,480 --> 00:23:50,528 Princas tie sur la tron' Salutanta vin Gvidon'. 95 00:23:53,680 --> 00:23:55,970 Se nur vivos mi, 96 00:23:56,160 --> 00:24:01,026 Gastos sur raraĵ-inslul' Ĉe Gvidon' mi kun plezur'. 97 00:24:10,280 --> 00:24:15,128 Nin de ĝi ne trafu ŝok', Ĉu ĝi — vero au mensog'. 98 00:24:15,470 --> 00:24:22,235 Ja mirakl' alia estas: Mar' ekŝvelas, ektempestas, 99 00:24:22,610 --> 00:24:27,910 Bolas, muĝas kun sovaĝ', Ĵetas brue sin al plaĝ', 100 00:24:28,270 --> 00:24:33,786 Ĝin inundas ondohorde — Kaj el mar' aperas borde 101 00:24:34,090 --> 00:24:40,315 Skvamardante en akord' Bravaj prodoj en la ord'. 102 00:24:40,970 --> 00:24:45,751 Ĉiuj tridek tri junaĝaj, Altaj, belaj kaj kuraĝaj, 103 00:24:46,020 --> 00:24:51,582 Ĉiuj servas kun fervor'. Ilin gvidas Ĉernomor'. 104 00:24:52,590 --> 00:24:56,875 Jen — miraklo, vera raro, Eblas diri sen eraro! 105 00:24:57,120 --> 00:25:04,480 Miras car' Saltan' sincere. Sed ekzumis princ' kolere, Kaj... enpikis muŝ-bravulo Livan de l' onklin' okulon. 106 00:25:04,860 --> 00:25:06,360 Kaptu! 107 00:25:06,930 --> 00:25:09,640 Hej vi, premu, premu ĝin! 108 00:25:16,950 --> 00:25:19,740 Ci, atendu! 109 00:25:56,480 --> 00:26:04,380 Sendis nin al vi la cigno, Kaj laŭ ŝia, do, ordon' Servu ni al princ' Gvidon', 110 00:26:04,800 --> 00:26:11,910 Gardu gloran urbon lian, Ĉirkaŭ ĝi patrolu ĉiam. 111 00:26:12,660 --> 00:26:19,930 Ĉiun tagon ni denune Alvenados ĉiuj kune 112 00:26:20,080 --> 00:26:27,480 Nepre el la blua mar' Por ĉe-kremla gardostar'. 113 00:26:28,750 --> 00:26:35,320 Revidiĝi do ni penos, Sen en maron tuj revenos: 114 00:26:35,960 --> 00:26:39,368 Premas teraero nin. 115 00:26:53,400 --> 00:26:58,600 Kaj aspergis ree lin Nun abunde la cignin'. Princo iĝis burd-insekto. 116 00:27:10,810 --> 00:27:15,100 Kuŝas sur la mar' insul', Sur insulo — urb'-grandul'. 117 00:27:15,390 --> 00:27:20,560 Kaj miraklo tie estas: Mar' ekŝvelas, ektempestas, 118 00:27:20,700 --> 00:27:25,690 Bolas, muĝas kun sovaĝ', Ĵetas brue sin al plaĝ', 119 00:27:25,880 --> 00:27:31,351 Ĝin inundas ondohorde — Kaj el mar' aperas borde 120 00:27:31,410 --> 00:27:36,710 Skvamardante el la ond' Bravaj prodoj en la ord'. 121 00:27:37,400 --> 00:27:44,040 Princas tie sur la tron' Salutanta vin Gvidon'. 122 00:27:44,460 --> 00:27:46,770 Se longvivos mi, 123 00:27:46,910 --> 00:27:51,377 Gastos sur raraĵ-insul' Ĉe la princo kun plezur'. 124 00:27:53,100 --> 00:27:59,190 Jen miraklo sur la tero (diras famo — certa vero): 125 00:27:59,780 --> 00:28:05,702 Estas caridin' trans maro, Kun belec' konsterne rara. 126 00:28:06,040 --> 00:28:12,697 Ŝi superas tagan lumon, Nokte anstataŭas lunon, 127 00:28:13,070 --> 00:28:19,430 Sub harligo — luna hel', Sur la frunt' radias stel'. 128 00:28:19,720 --> 00:28:25,662 Ŝi pavinmajeston spiras, Kiam lantapaŝe iras; 129 00:28:26,230 --> 00:28:32,666 Ŝi parolas kun kviet' — Kvazaŭ lirlas riveret'. 130 00:28:33,040 --> 00:28:39,573 Oni povas diri juste: Ĝi — miraklo vera, ĝuste! 131 00:28:48,120 --> 00:28:50,780 Helpu, homoj, do, pro Dio! 132 00:28:51,550 --> 00:28:53,360 Kaptu! 133 00:28:53,840 --> 00:28:56,490 Tenu, premu ĝin! Al fiburdo — murdo, fin'! 134 00:28:56,740 --> 00:28:59,820 Tuj atendu iomete... 135 00:29:00,160 --> 00:29:01,880 Ci atendu! 136 00:29:13,480 --> 00:29:20,684 Bonan tagon, princo bela! Kial estas vi malhela? 137 00:29:21,100 --> 00:29:22,850 Kio do ĉagrenas vin? 138 00:29:23,040 --> 00:29:25,680 Trist'-angoro Min suĉadas ce la koro; 139 00:29:25,870 --> 00:29:31,324 Ĉiu viro — kun edzin', Sola mi ne havas ŝin! 140 00:29:32,640 --> 00:29:37,280 — Kaj pri kiu vi sopiras? — En la mondo, oni diras, 141 00:29:37,400 --> 00:29:43,528 Estas caridin' trans maro Kun belec' konsterne rara. 142 00:29:43,890 --> 00:29:48,204 Sed ĉu vere estas tio? 143 00:29:49,170 --> 00:29:55,730 Estas tia junulino, Sed ne ganto — la edzino: 144 00:29:56,440 --> 00:30:01,591 Ne tireblas for de l' man' Por ŝin kaŝi en kaftan'. 145 00:30:01,840 --> 00:30:07,460 Mi komplezos vin konsile: Do, pri ĉio ĉi trankvile 146 00:30:07,810 --> 00:30:13,186 Pensu vi kun diligent', Ke ne venu poste pent'. 147 00:30:13,320 --> 00:30:22,306 Via sort' apudas vin. Mi ja — tiu caridin'. 148 00:30:53,190 --> 00:30:59,940 Princ' Gvidon' la urbon regas, Ĉiuj laŭdas lin, gloregas; 149 00:31:00,190 --> 00:31:05,800 La saluton sendas li Kun riproĉo, car', al vi, 150 00:31:05,940 --> 00:31:13,160 Ĉar delonge vi promesis Lin viziti, sed forgesis. 151 00:31:14,430 --> 00:31:16,990 Mia vol'! 152 00:31:33,000 --> 00:31:36,568 Ĉu mi — caro aŭ infan'? 153 00:31:45,680 --> 00:31:49,760 Tra l' eben' de l' oceano Iras ŝipoj de Saltano. 154 00:31:57,430 --> 00:32:02,020 Ho, karega vi patrino! Kaj vi, mia junedzino! 155 00:32:02,400 --> 00:32:08,542 Nur rigardu vi al mar': Iras al ni l' paĉjo-car'! 156 00:32:22,120 --> 00:32:28,280 Iras mem Gvidon' al mar' Por renkonti kun la car' Kaj triopo-virinkliko: Du fratinoj, Babariĥa. 157 00:32:42,910 --> 00:32:49,340 Oh, ekkaptis emocio!.. Kion vidas mi, ho, Dio? 158 00:32:49,760 --> 00:32:56,506 Haltas spiro dum moment’... Dronas car’ en larmtorent’. 159 00:34:35,120 --> 00:34:36,800 FINO